Brulo

Kutime la vorto bruli priskribas la efikon de fajro sur bruligmaterio: tiu materio malaperas sub flamoj kaj fumoj kaj postrestas nur cindro. Tiu transformo disradias multe da varmo.
Kiam tiu transformado estas rigardata je la atomskalo, brulado konsistas nur el reariĝo de atomoj alien.
(Mis)kutimo estas klarigi kio okazas interne de stelo per "brulado" de materio, sed tio estas vera fuŝbildo. Kiam tiu vorto uzatas en tiu kazo, estas nur laŭ la varmaspekto. Sed la fuzio de atomkerneroj (nuklea fiziko) neniel similas al atom-reariĝoj (ĥemio) nek laŭ la disvolviĝo, nek laŭ la skalo.
Kemia procezo
[redakti | redakti fonton]Brulado estas kemia procezo, en kiu substanco (elemento aŭ Kemia kombinaĵo) reagas kun oksidanta substanco, dum kiu energio liberiĝas.
En multaj motoroj la transformo de kemia al mova energio okazas per brulado; tiuj nomiĝas brulmotoroj.
La substanco kun kiu reagas la oksidanto nomiĝas brulaĵo. Ĉiu el la atomoj en la brulaĵo formas apartan komponaĵon kun la oksidanto. La plej konata brulado estas tiu, en kiu la oksidiga substanco estas oksigeno (O2). Ĉiuj organikaj kombinaĵoj kapablas bruli en ĉeesto de oksigeno. Kiel menciite, ĉiu el la atomoj de la organika komponaĵo formas kunmetaĵon kun oksigeno: la karbonaj atomoj formas karbonan dioksidon (CO2) aŭ