Saltu al enhavo

IPTV

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
IPTV
interreta servo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

IPTV (Angla akronimo por: Internet Protocol Television (IPTV)) estas sistemo tra kiu servo de cifereca televido estas liverata uzante arkitekturon kaj retajn metodojn de la interret-protokola vico sur pakkomuta reta infrastrukturo kun regata servkvalito, t.e., la larĝbenda interneta alirreto, anstataŭ esti liverata tra tradicia radifrekvenca dissendo, satelita signalo, kaj kabla televido (CATV) formatoj. Vidu Interreta televido.

Mapo de IPTV landoj de la mondo.
  •  Landoj kie IPTV estas havebla en almenaŭ iuj partoj de la lando
  • Sub la termino IPTV, ariĝas la rekta televido, la video laŭ peto (angle: Video on Demand aŭ (VoD)) kaj la postdissenda televido (angle Catch-up TV). La livermetodoj estas diversaj. La rekta televido uzas IP -multikastan solvon, kio ebligas sendi la signalon nur unufoje al pluraj personoj. La VoD kaj la postdissenda televido uzas IP-unikast-an solvon (Tiom da fluoj kiom da celoj). Ĝi uzas la saman infrastrukturon, kiel la interreta aliro, sed kun rezervita flurapido.

    En