Julio de 2017
Aspekto
Pending
| julio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
Jen listo de okazaĵoj en julio 2017:
Ĝis unu miliono da personoj partoprenis en la Tago de la Fiero por seksa libereco en Madrido, Hispanio.
Pli ol 50 mortintoj kaj unu miliono da translokigitoj pro fortaj pluvoj kaj inundoj dum unu semajno en regionoj de Ĉinio kiaj Hubejo, Hunano, Junano, Siĉuano kaj Gŭangŝjio.
Tumultoj en Hamburgo, Germanio, kontraŭ la tutmondaj ŝtatestroj pintokunvene por la G20.
La opozicianto Aleksei Navalni, estis liberigita en Rusio, post 25 tagoj prizone.
La opozicianto Leopoldo López, estis liberigita en Venezuelo kaj restos en hejma aresto post tri jaroj en prizono.
Dekses mortintoj pro inundoj en Japanio.
La registaro anoncas la finon de la batalo (8 monatoj) kaj totalan konkeron de la urbo Mosul, Irako, iama ĉefurbo de la Islama Ŝtato.
Miloj da manifestaciantoj en Istambulo, Turkio, kontraŭ la aŭtoritarismo de Recep Tayyip Erdoğan.
Mortis la Nobel-premiito pri paco ĉino Liu Xiaobo kiu estis ankoraŭ enkarcere pro defendo de demokratiaj rajtoj.
En Seulo komenciĝis la 102-a Universala Kongreso de Esperanto.