Saltu al enhavo

Sankta Gildas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Gildas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 500 (0500-01-01)
en Cheshire
Morto 29-an de januaro 570 (0570-01-29) (70-jaraĝa)
en Rhuys Peninsula
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Strathclyde Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Caw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Allgo, Saint Eigrad (en) Traduki, Gwynog (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
misiisto
verkisto
monaĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de sankta Gildas staranta apud strando ĉe Grand-Mont

Sankta Gildas (bretone: GueltasVeltas, kiu signifus "servisto de Dio"[1]; naskiĝis ĉirkaŭ 490; mortis ĉirkaŭ 570) ankaŭ nomata Gildas la saĝuloGildas de Rhuys estis britdevena monaĥo, kiu verkis la unuan historion de Bretonujo kaj fondis la monaĥejon de Saint-Gildas-de-Rhuys en la antikva regiono Bro-Gwened, la regiono ĉirkaŭ la nuna urbo Vannes.

Lia festotago estas la 8-a de januaro.

Laŭ la pastro Herve Calvez,[2], li naskiĝis en 493 ĉe la nuna Dumbarton apud la rivero Clyde, en Skotlando. Lia patro regis la regionon.

Kiam li estis sep-jaraĝa, li estis kondukita al la fama lernejo de Llanildut, kiu estis ankaŭ monaĥejo. Sankta Ildut estis lia majstro. Ĝis kiam li estis 15-jaraĝa, li studadis tie. Li bone lernis la Biblion, sed ankaŭ la verkojn de Vergilio, Juvenalo, Perse kaj Marcialo, Ezopo kaj Klaŭdiano. Li ankaŭ studis la vivon de sankta Ĵeromo, do de Hieronimo el Stridono.

En Parizo li daŭrigis sian studadon dum 7 jaroj. Poste, li estis ordenita pastro kaj iris prediki en Britujon.

Predikado en