Saltu al enhavo

Fuĝo

El Vikicitaro
Fuĝo
Fuĝo
Fuĝo
Aliaj projektoj
Fuĝo en Vikipedio
Fuĝo en Vikivortaro

Fuĝo estas ago de iu, kiu fuĝas, do forkuras por savi sin de realaimagata danĝero.

Citaĵoj

[redakti]

Elias Canetti

[redakti]
Citaĵo
« La amaso de la fuĝo estiĝas sekve de komuna minaco. Ĝi kuras, allogante kun si ĉiujn… Ili tiom multas, ke eĉ ne unu pensas ke la viktimo estas li. La amaso elanas for de la danĝero kaj ĉiu en ĝi estas trasorbita de la sento de proksimeco de saviĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« El ĉiuj formoj de la amaso, la fuĝo estas la plej larĝa laŭ amplekso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« En tiu momento, kiam la kuranto komencas pensi nur pri si kaj en la aliaj vidi nur obstaklon, karaktero de la amasa fuĝo komplete ŝanĝiĝas kaj ĝi transformiĝas je sia kontraŭo — je paniko, je lukto de ĉiu kontraŭ ĉiuj, starantaj sur lia vojo. Plej ofte tiu transformiĝo okazas, kiam kelkfoje ŝanĝiĝas direkto de la fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne eblas supertaksi gravecon de la falintaj por unuiĝo de la amaso de la fuĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Trafinte sekurecon, la amaso [de la fuĝo] disfalas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amaso de la fuĝo estas la plej stabila el ĉiuj formoj de la amaso: la restintaj teniĝas kune ĝis la plej lasta momento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« …la amasan fuĝon homoj konis jam tiam, kiam ili vivis ankoraŭ je tre etaj grupoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej antikva formo de influo de la ordono estas fuĝo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La fuĝo estas la sola kaj lasta instanco, al kiu eblas apelacii kontraŭ la mortkondamno. Roro de leono, elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la sola sono de ĝia lingvo, komprenebla por ĉiuj ĝiaj viktimoj, kaj povas esti ke tiu kompreno estas la sola komuna, kion ili havas. La plej antikva ordono — tiu, kiu estis farita oble pli frue ol sur la Tero aperis la homo — estas la mortkondamno, instiginta la viktimon al fuĝo.